Kiuj nin amis, kie jam estas? Sub la ter'. Ili feliĉas plie jam en pli bela sfer'. Inter anĝelaj svarmoj en ĉielblu' radia kantadas laŭdajn psalmojn al la Patrino Dia. Ho, pala fianĉino, virgin' en freŝa flor', ĵetita amantino velkinta de dolor'! L' Etern' el vi mistere ridetis tra l' pupiloj. Ho, torĉoj, cindraj tere, ĉiele verŝu brilojn! |